로그인

시편 129편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 8절

  1. 1 Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael,
  2. 2 Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.
  3. 3 Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj.
  4. 4 La Eternulo estas justa; Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.
  5. 5 Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen Ĉiuj malamantoj de Cion.
  6. 6 Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;
  7. 7 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon.
  8. 8 Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗