로그인

시편 124편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 8절

  1. 1 Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,
  2. 2 Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:
  3. 3 Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;
  4. 4 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;
  5. 5 Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.
  6. 6 Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.
  7. 7 Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.
  8. 8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗