시편 118편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 29절
- 1 Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
- 2 Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco.
- 3 La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco.
- 4 La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.
- 5 El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
- 6 La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?
- 7 La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.
- 8 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon.
- 9 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.
- 10 Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
- 11 Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
- 12 Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
- 13 Oni min puŝis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.
- 14 La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li fariĝis mia savo.
- 15 La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;
- 16 La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
- 17 Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
- 18 Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.
- 19 Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.
- 20 Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra ĝi.
- 21 Mi dankas Vin, Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo.
- 22 Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula.
- 23 De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
- 24 Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.
- 25 Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu!
- 26 Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.
- 27 La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la altaro.
- 28 Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas.
- 29 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗