시편 116편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 19절
- 1 Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon Kaj mian petegon,
- 2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.
- 3 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; Suferon kaj ĉagrenon mi trovis.
- 4 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon.
- 5 Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema.
- 6 La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis.
- 7 Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, Ĉar la Eternulo faris al vi bonon.
- 8 Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpuŝiĝo.
- 9 Mi irados antaŭ la Eternulo En la lando de la vivo.
- 10 Kun kredo mi diris: Mi estas tre afliktita.
- 11 Mi diris en mia konfuziĝo: Ĉu homo mensogas.
- 12 Kion mi redonu al la Eternulo Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?
- 13 Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.
- 14 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo.
- 15 Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj.
- 16 Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.
- 17 Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.
- 18 Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo,
- 19 En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗