시편 115편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 18절
- 1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
- 2 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?
- 3 Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras.
- 4 Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
- 5 Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
- 6 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Nazon ili havas, sed ne flaras;
- 7 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorĝo.
- 8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
- 9 Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
- 10 Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
- 11 Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
- 12 La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron;
- 13 Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.
- 14 La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn.
- 15 Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la ĉielon kaj la teron.
- 16 La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.
- 17 Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.
- 18 Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗