시편 106편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 48절
- 1 Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
- 2 Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Aŭdigos Lian tutan gloron?
- 3 Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en ĉiu tempo.
- 4 Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,
- 5 Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.
- 6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.
- 7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.
- 8 Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.
- 9 Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.
- 10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.
- 11 Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; Eĉ unu el ili ne restis.
- 12 Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.
- 13 Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.
- 14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.
- 15 Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.
- 16 Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.
- 17 Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.
- 18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.
- 19 Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb, Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo.
- 20 Ili ŝanĝis sian honoron En bildon de bovo, kiu manĝas herbon.
- 21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
- 22 Miraklojn en la lando de Ĥam, Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.
- 23 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.
- 24 Kaj ili malŝatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.
- 25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.
- 26 Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,
- 27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disĵeti ilin en la landojn.
- 28 Kaj ili aliĝis al Baal-Peor, Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj.
- 29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.
- 30 Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; Kaj la epidemio haltis.
- 31 Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por ĉiuj generacioj kaj eterne.
- 32 Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba, Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;
- 33 Ĉar ili maldolĉigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo.
- 34 Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;
- 35 Sed ili miksiĝis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;
- 36 Ili servis al iliaj idoloj, Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.
- 37 Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;
- 38 Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpuriĝis de sango.
- 39 Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj, Kaj malĉastiĝis per siaj agoj.
- 40 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;
- 41 Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.
- 42 Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.
- 43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco.
- 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li aŭdis ilian kriadon;
- 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco;
- 46 Kaj Li aperigis kompaton por ili Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.
- 47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.
- 48 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diru: Amen. Haleluja!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗