시편 105편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 45절
- 1 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
- 2 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
- 3 Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
- 4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
- 5 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
- 6 Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
- 7 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
- 8 Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
- 9 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak.
- 10 Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
- 11 Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
- 12 Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
- 13 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
- 14 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:
- 15 Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
- 16 Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis ĉion, kio portis panon.
- 17 Li sendis antaŭ ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.
- 18 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero ŝarĝis lian korpon,
- 19 Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.
- 20 Reĝo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin;
- 21 Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo,
- 22 Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn.
- 23 Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam.
- 24 Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.
- 25 Li malĝustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.
- 26 Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.
- 27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de Ĥam.
- 28 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
- 29 Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.
- 30 Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la ĉambroj de iliaj reĝoj.
- 31 Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.
- 32 Antataŭ pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.
- 33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.
- 34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj
- 35 Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero.
- 36 Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj.
- 37 Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
- 38 Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris, Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.
- 39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.
- 40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.
- 41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
- 42 Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.
- 43 Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, Siajn elektitojn kun kantado.
- 44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;
- 45 Por ke ili plenumu Liajn leĝojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗