시편 104편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 35절
- 1 Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita;
- 2 Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon;
- 3 Kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;
- 4 Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;
- 5 Kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, Ke ĝi neniam ŝanceliĝos.
- 6 La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo;
- 7 De Via minaco ĝi kuras, De la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.
- 8 Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.
- 9 Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos, Por ke ĝi ne revenu por kovri la teron.
- 10 Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj;
- 11 Ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn; Sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.
- 12 Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj, El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.
- 13 Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero.
- 14 Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero.
- 15 Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizaĝo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.
- 16 Satiĝas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;
- 17 Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian loĝejon sur abioj;
- 18 La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj.
- 19 Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo; La suno scias sian subiron.
- 20 Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto, Dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;
- 21 La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian manĝaĵon.
- 22 Kiam leviĝas la suno, Ili sin kaŝas kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.
- 23 Eliras homo por sia okupiĝo, Por sia laboro ĝis la vespero.
- 24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo; La tero estas plena de Viaj faritaĵoj.
- 25 Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampaĵoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj;
- 26 Tie iras ŝipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu.
- 27 Ĉiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.
- 28 Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo.
- 29 Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.
- 30 Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas; Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero.
- 31 Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.
- 32 Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas; Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas.
- 33 Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.
- 34 Agrabla estu al Li mia meditado; Mi ĝojos pri la Eternulo.
- 35 Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗