시편 103편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 22절
- 1 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.
- 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.
- 3 Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;
- 4 Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;
- 5 Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.
- 6 La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj.
- 7 Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj.
- 8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.
- 9 Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras.
- 10 Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.
- 11 Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
- 12 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
- 13 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.
- 14 Ĉar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.
- 15 La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras.
- 16 Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.
- 17 Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,
- 18 Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
- 19 La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; Kaj Lia reĝeco regas ĉion.
- 20 Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.
- 21 Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
- 22 Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj, En ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗