시편 102편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 28절
- 1 Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; Kaj mia krio venu al Vi.
- 2 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min.
- 3 Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno.
- 4 Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro, Ĉar mi forgesis manĝi mian panon.
- 5 De la voĉo de mia plorado Algluiĝis miaj ostoj al mia karno.
- 6 Mi similiĝis al pelikano en la dezerto, Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj.
- 7 Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.
- 8 Ĉiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj ĵuras per mi.
- 9 Ĉar cindron mi manĝis kiel panon, Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj,
- 10 Kaŭze de Via kolero kaj indigno; Ĉar Vi min levis kaj ĵetis.
- 11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekiĝas kiel herbo.
- 12 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.
- 13 Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon; Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo.
- 14 Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn, Ĉarma estas por ili ĝia polvo.
- 15 Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.
- 16 Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro.
- 17 Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj, Kaj ne forpuŝis ilian petegon.
- 18 Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.
- 19 Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo, El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,
- 20 Por aŭdi la ĝemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto;
- 21 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,
- 22 Kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo.
- 23 Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn.
- 24 Mi diras: Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.
- 25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
- 26 Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.
- 27 Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
- 28 La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗