마태복음 28장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마태복음 (Matthew) · 20절
- 1 Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.
- 2 Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi.
- 3 Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo;
- 4 kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj.
- 5 Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan.
- 6 Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.
- 7 Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.
- 8 Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj.
- 9 Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li.
- 10 Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.
- 11 Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn.
- 12 Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono,
- 13 dirante: Diru: Liaj disĉiploj venis nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis.
- 14 Kaj se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo.
- 15 Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ.
- 16 Sed la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.
- 17 Kaj kiam ili vidis lin, ili adorkliniĝis al li; sed kelkaj dubis.
- 18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero.
- 19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;
- 20 instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗