마태복음 27장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마태복음 (Matthew) · 66절
- 1 Kaj kiam venis la mateno, ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo konsiliĝis kontraŭ Jesuo, por mortigi lin;
- 2 kaj ili ligis lin, kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato, la provincestro.
- 3 Tiam Judas, lia perfidinto, vidinte, ke li estas kondamnita, pentis, kaj reportis la tridek arĝentajn monerojn al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj,
- 4 dirante: Mi pekis, perfidante senkulpan sangon. Sed ili diris: Kiel tio koncernas nin? vi zorgu pri tio.
- 5 Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.
- 6 Kaj la ĉefpastroj prenis la arĝentajn monerojn, kaj diris: Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, ĉar tio estas prezo de sango.
- 7 Kaj ili konsiliĝis, kaj aĉetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn.
- 8 Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraŭ ĝis hodiaŭ.
- 9 Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome: Kaj ili prenis la tridek arĝentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;
- 10 kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.
- 11 Kaj Jesuo staris antaŭ la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li: Vi diras.
- 12 Kaj kiam la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj akuzis lin, li respondis nenion.
- 13 Tiam Pilato diris al li: Ĉu vi ne aŭdas, kiom da aferoj oni atestas kontraŭ vi?
- 14 Kaj li ne respondis al li eĉ unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris.
- 15 Sed ĉe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris.
- 16 Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas.
- 17 Kiam do ili kolektiĝis, Pilato diris al ili: Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? ĉu Barabason, aŭ Jesuon, nomatan Kristo?
- 18 Ĉar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin.
- 19 Kaj dum li sidis sur la tribunala seĝo, lia edzino sendis al li, por diri: Nenion havu kun tiu justulo, ĉar mi suferis multe hodiaŭ en sonĝo kaŭze de li.
- 20 Kaj la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.
- 21 Sed la provincestro responde diris al ili: Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris: Barabason.
- 22 Pilato diris al ili: Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? Ĉiuj diris: Li estu krucumita.
- 23 Kaj li diris: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante: Li estu krucumita.
- 24 Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontraŭe tumulto leviĝas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaŭ la homamaso, dirante: Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo: vi zorgu pri ĝi.
- 25 Kaj la tuta popolo responde diris: Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.
- 26 Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurĝinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.
- 27 Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton.
- 28 Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.
- 29 Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj!
- 30 Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.
- 31 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.
- 32 Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon.
- 33 Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio,
- 34 ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis ĝin, kaj ne volis trinki.
- 35 Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn;
- 36 kaj ili sidiĝis, kaj gardis lin tie.
- 37 Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan: ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ.
- 38 Tiam kun li estis krucumitaj du rabistoj, unu dekstre kaj unu maldekstre.
- 39 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon,
- 40 kaj dirante: Vi, kiu detruas la sanktejon kaj rekonstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, savu vin. Se vi estas la Filo de Dio, deiru de la kruco.
- 41 Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliaĝuloj, diris:
- 42 Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. Li ja estas Reĝo de Izrael, li nun deiru de la kruco, kaj ni kredos al li.
- 43 Li apogis sin al Dio; Tiu savu lin, se Li amas lin; ĉar li diris: Mi estas la Filo de Dio.
- 44 Kaj ankaŭ la rabistoj, kiuj estis krucumitaj kun li, tiel same insultis lin.
- 45 Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.
- 46 Kaj ĉirkaŭ la naŭa horo Jesuo ekkriis per laŭta voĉo, dirante: Eli, Eli, lama sabaĥtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
- 47 Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu vokas Elijan.
- 48 Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis ĝin per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki.
- 49 Kaj la aliaj diris: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por savi lin.
- 50 Kaj Jesuo, denove kriinte per laŭta voĉo, ellasis for la spiriton.
- 51 Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis;
- 52 kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis,
- 53 kaj elirinte el la tomboj post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj.
- 54 Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantaĵojn, tre timis, dirante: Vere ĉi tiu estis Filo de Dio.
- 55 Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;
- 56 inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.
- 57 Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo:
- 58 tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin.
- 59 Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo,
- 60 kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris.
- 61 Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.
- 62 La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la ĉefpastroj kaj la Fariseoj kolektiĝis al Pilato,
- 63 dirante: Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraŭ vivis: Post tri tagoj mi releviĝos.
- 64 Ordonu do, ke oni gardu la tombon ĝis la tria tago, por ke liaj disĉiploj ne venu kaj ne forŝtelu lin kaj ne diru al la popolo: Li releviĝis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.
- 65 Pilato diris al ili: Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu ĝin laŭ via eblo.
- 66 Tial ili foriris kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun gardistaro.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗