마가복음 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마가복음 (Mark) · 45절
- 1 La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.
- 2 Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos vian vojon;
- 3 Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;
- 4 venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.
- 5 Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
- 6 Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon.
- 7 Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi.
- 8 Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.
- 9 Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan.
- 10 Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;
- 11 kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
- 12 Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton.
- 13 Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.
- 14 Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio,
- 15 kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.
- 16 Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron; ĉar ili estis fiŝkaptistoj.
- 17 Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj.
- 18 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
- 19 Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn.
- 20 Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.
- 21 Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.
- 22 Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.
- 23 Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,
- 24 dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio.
- 25 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li.
- 26 Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.
- 27 Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.
- 28 Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.
- 29 Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.
- 30 Sed la bopatrino de Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi;
- 31 kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.
- 32 Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj.
- 33 Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo.
- 34 Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.
- 35 Kaj matene, antaŭ ol la nokto pasis, li leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie preĝadis.
- 36 Kaj Simon kaj liaj kunuloj elserĉis lin;
- 37 kaj ili trovis lin, kaj diris al li: Ĉiuj vin serĉas.
- 38 Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku; ĉar por tio mi venis.
- 39 Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.
- 40 Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi.
- 41 Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita.
- 42 Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura.
- 43 Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin,
- 44 kaj diris al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili.
- 45 Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el ĉie.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗