디모데후서 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 디모데후서 (2 Timothy) · 18절
- 1 Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laŭ la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo,
- 2 al Timoteo, mia amata filo: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
- 3 Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj, nokte kaj tage
- 4 sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi pleniĝu de ĝojo;
- 5 ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu loĝis unue en via avino Lois kaj en via patrino Eŭnike, kaj, mi konvinkiĝis, en vi ankaŭ.
- 6 Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.
- 7 Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.
- 8 Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la potenco de Dio,
- 9 kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj,
- 10 sed nun malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,
- 11 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.
- 12 Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas; ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago.
- 13 Konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi aŭdis de mi, en fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
- 14 La bonan konfiditaĵon gardu per la Sankta Spirito, kiu loĝas en ni.
- 15 Vi scias, ke forturniĝis de mi ĉiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.
- 16 La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; ĉar li ofte min refreŝigis, kaj li ne hontis pri mia kateno,
- 17 sed kiam li estis en Romo, li elserĉis min tre diligente kaj min trovis
- 18 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton ĉe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗