누가복음 23장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 누가복음 (Luke) · 56절
- 1 Kaj la tuta ĉeestantaro leviĝis, kaj kondukis lin antaŭ Pilaton.
- 2 Kaj ili komencis akuzi lin, dirante: Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo.
- 3 Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras.
- 4 Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro.
- 5 Sed ili insistis, dirante: Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie.
- 6 Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano.
- 7 Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.
- 8 Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.
- 9 Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.
- 10 Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.
- 11 Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato.
- 12 Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon.
- 13 Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,
- 14 diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;
- 15 nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.
- 16 Tial mi lin skurĝos kaj liberigos.
- 17 Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo.
- 18 Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;
- 19 kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon.
- 20 Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;
- 21 sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin.
- 22 Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos.
- 23 Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.
- 24 Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo.
- 25 Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.
- 26 Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo.
- 27 Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li.
- 28 Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.
- 29 Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.
- 30 Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin.
- 31 Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?
- 32 Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.
- 33 Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.
- 34 Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.
- 35 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.
- 36 Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron,
- 37 kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin.
- 38 Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ.
- 39 Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin.
- 40 Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno.
- 41 Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan.
- 42 Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.
- 43 Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.
- 44 Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis;
- 45 kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo.
- 46 Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.
- 47 Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo.
- 48 Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston.
- 49 Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.
- 50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa
- 51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio,
- 52 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.
- 53 Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis.
- 54 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis.
- 55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita.
- 56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗