누가복음 22장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 누가복음 (Luke) · 71절
- 1 Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.
- 2 Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon.
- 3 Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.
- 4 Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.
- 5 Kaj ili ĝojis, kaj konsentis doni al li monon.
- 6 Kaj li promesis, kaj serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.
- 7 Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon.
- 8 Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante: Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu.
- 9 Kaj ili diris al li: Kie vi volas, ke ni pretigu?
- 10 Kaj li diris al ili: Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.
- 11 Kaj vi diros al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas la gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?
- 12 Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu.
- 13 Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
- 14 Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li.
- 15 Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos;
- 16 ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio.
- 17 Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi;
- 18 ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio.
- 19 Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
- 20 Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi.
- 21 Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.
- 22 Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!
- 23 Kaj ili komencis diskuti inter si: kiu el ili faros tion.
- 24 Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo: kiun el ili oni opinias la plej granda.
- 25 Kaj li diris al ili: La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.
- 26 Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto.
- 27 Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.
- 28 Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;
- 29 kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;
- 30 por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.
- 31 Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon;
- 32 sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.
- 33 Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto.
- 34 Kaj li diris: Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.
- 35 Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi?
- 36 Kaj ili diris: Nenio. Kaj li diris al ili: Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon.
- 37 Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.
- 38 Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas.
- 39 Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis.
- 40 Kaj veninte al la loko, li diris al ili: Preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
- 41 Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis,
- 42 dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via.
- 43 Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin.
- 44 Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.
- 45 Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo,
- 46 kaj diris al ili: Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
- 47 Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin.
- 48 Sed Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo?
- 49 Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris: Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo?
- 50 Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon.
- 51 Sed Jesuo responde diris: Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin.
- 52 Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston?
- 53 Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.
- 54 Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.
- 55 Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili.
- 56 Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:
- 57 Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante: Virino, mi lin ne konas.
- 58 Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris: Viro, mi ne estas.
- 59 Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano.
- 60 Sed Petro diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis.
- 61 Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos.
- 62 Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.
- 63 Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.
- 64 Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis?
- 65 Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li.
- 66 Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris:
- 67 Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos;
- 68 kaj se mi demandos, vi ne respondos.
- 69 Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.
- 70 Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas.
- 71 Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗