로그인

호세아 14장 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 호세아 (Hosea) · 9절

  1. 1 Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; ĉar vi falis pro viaj malbonagoj.
  2. 2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li: Pardonu ĉiun pekon kaj akceptu bonon; anstataŭ bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.
  3. 3 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur ĉevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritaĵon de niaj manoj; nur ĉe Vi la orfo trovas kompaton.
  4. 4 Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, ĉar pasis Mia kolero koncerne ilin.
  5. 5 Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.
  6. 6 Liaj branĉoj disvastiĝos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon.
  7. 7 Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili reviviĝos kiel greno, ili floros kiel vinberbranĉo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon.
  8. 8 Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi aŭskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; ĉe Mi oni trovos viajn fruktojn.
  9. 9 Kiu estas saĝa, tiu komprenu ĉi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu ĉi tion; ĉar ĝustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗