호세아 13장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 호세아 (Hosea) · 16절
- 1 Kiam Efraim parolis, oni timis; li altiĝis en Izrael. Sed li fariĝis kulpa per Baal, kaj mortis.
- 2 Nun ili ankoraŭ pli pekas; ili faris al si el sia arĝento statuojn, idolojn laŭ sia kompreno, kiuj estas ja ĉiuj faritaĵo de forĝistoj; ili parolas pri ili: Tiuj, kiuj oferbuĉas homojn, povas kisi la bovidojn.
- 3 Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la draŝejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.
- 4 Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.
- 5 Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.
- 6 Kiam ili havis paŝtejon, ili satiĝis; kaj kiam ili satiĝis, tiam fieriĝis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.
- 7 Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas ĉe la vojo.
- 8 Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi disŝiros ilian ŝlositan koron, Mi manĝegos ilin tie, kiel leono; sovaĝaj bestoj ilin disŝiros.
- 9 Vi pereigis vin, ho Izrael, ĉar via savo estas nur en Mi.
- 10 Kie estas via reĝo? li savu vin en ĉiuj viaj urboj. Kie estas viaj juĝistoj, pri kiuj vi diris: Donu al mi reĝon kaj estrojn?
- 11 Mi donis al vi reĝon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.
- 12 Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita.
- 13 Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensaĝa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskiĝantaj infanoj.
- 14 El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj.
- 15 Kvankam li estas fruktoriĉa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekiĝos lia fonto, dezertiĝos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de ĉiuj grandvaloraĵoj.
- 16 Samario suferos, ĉar ĝi ribelis kontraŭ sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗