창세기 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 창세기 (Genesis) · 32절
- 1 Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio;
- 2 kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo.
- 3 Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.
- 4 Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
- 5 Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis.
- 6 Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ.
- 7 Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
- 8 Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis.
- 9 Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan.
- 10 Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
- 11 Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis.
- 12 Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Mahalalel.
- 13 Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
- 14 Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis.
- 15 Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Jared.
- 16 Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
- 17 Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis.
- 18 Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ.
- 19 Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
- 20 Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.
- 21 Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ.
- 22 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
- 23 Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj.
- 24 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.
- 25 Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ.
- 26 Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
- 27 Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis.
- 28 Kaj Lemeĥ vivis cent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filo.
- 29 Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.
- 30 Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
- 31 Kaj la tuta vivo de Lemeĥ estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.
- 32 Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗