전도서 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 전도서 (Ecclesiastes) · 16절
- 1 Kaj mi returniĝis, kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
- 2 Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun;
- 3 kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
- 4 Mi vidis ankaŭ, ke ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia; kaj ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
- 5 Malsaĝulo kunmetas siajn manojn, kaj formanĝas sian korpon.
- 6 Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo.
- 7 Kaj denove mi turniĝis, kaj vidis vantaĵon sub la suno:
- 8 jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero.
- 9 Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado.
- 10 Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus.
- 11 Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmiĝos?
- 12 Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ kontraŭstaros lin; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.
- 13 Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion.
- 14 Iu el malliberejo eliris, kaj fariĝis reĝo; alia por reĝeco naskiĝis, kaj tamen estas malriĉa.
- 15 Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la suno kun la junulo: ĝi estas la alia, kiu okupos lian lokon.
- 16 Senfina estas la popolo, antaŭ kiu li estis, kaj tamen la posteuloj ne ĝojos pri li; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗