전도서 10장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 전도서 (Ecclesiastes) · 20절
- 1 Venenaj muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli ŝatata ol saĝo kaj honoro ofte estas malgranda malsaĝaĵo.
- 2 La koro de saĝulo estas ĉe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsaĝulo ĉe lia maldekstra.
- 3 Kaj eĉ en la vojo, laŭ kiu iras malsaĝulo, mankas al li saĝo, kaj al ĉiu li diras, ke li estas malsaĝulo.
- 4 Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, ĉar mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn.
- 5 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; ĝi estas kvazaŭ eraro, venanta de la reganto:
- 6 senscieco estas metata tre alte, kaj la riĉuloj sidas malalte.
- 7 Mi vidis sklavojn sur ĉevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.
- 8 Kiu fosas kavon, tiu falos en ĝin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.
- 9 Kiu transmovas ŝtonojn, tiu faras al si difekton per streĉo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per ĝi.
- 10 Se malakriĝis la hakilo, kaj oni ne akrigas la tranĉan flankon, oni devas streĉi la fortojn; kaj la ĉefaĵo estas prepari ĉion saĝe.
- 11 Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto.
- 12 Vortoj el buŝo de saĝulo estas agrablaj, sed la buŝo de malsaĝulo lin mem pereigas.
- 13 La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo.
- 14 Malsaĝulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu ĉi tion diros al li?
- 15 Penado de malsaĝuloj lacigas ĉiun, kiu ne scias eĉ la vojon al la urbo.
- 16 Ve al vi, ho lando, se via reĝo estas infano kaj viaj princoj manĝas frue!
- 17 Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno kaj viaj princoj manĝas en ĝusta tempo, por fortiĝi, ne por festeni!
- 18 De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekiĝas la domo.
- 19 Por plezuro oni aranĝas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por ĉio.
- 20 Eĉ en viaj pensoj ne malbenu la reĝon, kaj en via dormoĉambro ne malbenu riĉulon; ĉar birdo ĉiela transportos vian voĉon, kaj flugila estaĵo eldiros vian parolon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗