이사야 12장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 이사야 (Isaiah) · 6절
- 1 En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min.
- 2 Jen Dio estas mia savo: mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo.
- 3 Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo.
- 4 Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.
- 5 Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.
- 6 Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗