요한복음 7장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 요한복음 (John) · 53절
- 1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin.
- 2 La festo de la Judoj, nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis.
- 3 Liaj fratoj do diris al li: Transiru de ĉi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj disĉiploj ankaŭ vidu viajn farojn, kiujn vi faras.
- 4 Ĉar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo.
- 5 Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li.
- 6 Jesuo do diris al ili: Mia tempo ankoraŭ ne venis; sed via tempo ĉiam estas preta.
- 7 La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj.
- 8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis.
- 9 Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo.
- 10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete.
- 11 La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris: Kie li estas?
- 12 Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo; aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason.
- 13 Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.
- 14 Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.
- 15 Kaj la Judoj miris, dirante: Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte?
- 16 Jesuo respondis al ili kaj diris: Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.
- 17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem.
- 18 Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.
- 19 Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min?
- 20 La homamaso respondis: Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?
- 21 Jesuo respondis kaj diris al ili: Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio.
- 22 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.
- 23 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?
- 24 Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon.
- 25 Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris: Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?
- 26 Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo?
- 27 Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.
- 28 Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.
- 29 Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis.
- 30 Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.
- 31 Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris: Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi tiu faris?
- 32 La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin.
- 33 Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.
- 34 Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.
- 35 Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?
- 36 Kia diro estas tio, kion li diris: Vi min serĉos kaj ne trovos, kaj: Kie mi estas, vi ne povas tien veni?
- 37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.
- 38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.
- 39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita.
- 40 Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris: Vere ĉi tiu estas la Profeto.
- 41 Aliaj diris: Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris: Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas?
- 42 Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis?
- 43 Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso.
- 44 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.
- 45 Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj ĉi tiuj diris al ili: Kial vi lin ne alkondukis?
- 46 Respondis la oficistoj: Ankoraŭ neniam tiel parolis homo.
- 47 La Fariseoj do respondis al ili: Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj?
- 48 Ĉu kredis al li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj?
- 49 Sed tiu homamaso, kiu ne scias la leĝon, estas malbenita.
- 50 Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili:
- 51 Ĉu nia leĝo juĝas iun, se antaŭe oni ne aŭskultis lin, kaj ne sciiĝis, kion li faras?
- 52 Ili respondis kaj diris al li: Ĉu vi ankaŭ estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.
- 53 Kaj ĉiu iris al sia domo;
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗