열왕기하 2장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 열왕기하 (2 Kings) · 25절
- 1 Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la ĉielon, Elija estis iranta kun Eliŝa el Gilgal.
- 2 Kaj Elija diris al Eliŝa: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.
- 3 Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu.
- 4 Kaj Elija diris al li: Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon.
- 5 Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jeriĥo, aliris al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu.
- 6 Kaj Elija diris al li: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaŭ iris.
- 7 Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj stariĝis malproksime kontraŭ ili; sed ili ambaŭ staris ĉe Jordan.
- 8 Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin, kaj frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj ili ambaŭ trapasis sur sekaĵo.
- 9 Kiam ili trapasis, Elija diris al Eliŝa: Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos prenita for de vi. Kaj Eliŝa diris: Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
- 10 Kaj tiu diris: Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.
- 11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon.
- 12 Eliŝa vidis, kaj ekkriis: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn.
- 13 Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj stariĝis sur la bordo de Jordan.
- 14 Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj Eliŝa trapasis.
- 15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontraŭe en Jeriĥo, lin ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris sur Eliŝan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorkliniĝis antaŭ li ĝis la tero.
- 16 Kaj ili diris al li: Jen kun viaj servantoj troviĝas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj serĉu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj ĵetis lin sur unu el la montoj aŭ en unu el la valoj. Sed li diris: Ne sendu.
- 17 Tamen ili insistis tiel longe, ĝis li hontis, kaj li diris: Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj serĉis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.
- 18 Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jeriĥo. Kaj li diris al ili: Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
- 19 Kaj la loĝantoj de tiu urbo diris al Eliŝa: Jen do la loĝado en ĉi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
- 20 Tiam li diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.
- 21 Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj ĵetis tien salon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton nek senfruktecon.
- 22 Kaj la akvo fariĝis sana ĝis la nuna tempo, konforme al la vorto de Eliŝa, kiun li diris.
- 23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li: Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
- 24 Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj disŝiris el ili kvardek du infanojn.
- 25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗