열왕기하 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 열왕기하 (2 Kings) · 18절
- 1 Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab.
- 2 Kaj Aĥazja elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj malsaniĝis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili: Iru, demandu Baal- Zebubon, la dion de Ekron, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano.
- 3 Sed anĝelo de la Eternulo diris al Elija, la Teŝebano: Leviĝu, iru renkonte al la senditoj de la reĝo de Samario, kaj diru al ili: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
- 4 Pro tio tiele diras la Eternulo: De la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.
- 5 Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili: Kial vi revenis?
- 6 Kaj ili respondis al li: Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni: Iru, revenu al la reĝo, kiu sendis vin, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos.
- 7 Kaj li diris al ili: Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?
- 8 Ili respondis al li: Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj. Tiam li diris: Tio estas Elija, la Teŝebano.
- 9 Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li: Ho homo de Dio! la reĝo diris, ke vi malsupreniru.
- 10 Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.
- 11 Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li: Ho homo de Dio! tiele diras la reĝo: Malsupreniru rapide.
- 12 Kaj Elija respondis kaj diris al ili: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.
- 13 Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaŭ Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li: Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de ĉi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaŭ viaj okuloj.
- 14 Jen venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis la du antaŭajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaŭ viaj okuloj.
- 15 Tiam anĝelo de la Eternulo diris al Elija: Iru kun li, ne timu lin. Kaj li leviĝis, kaj iris kun li al la reĝo.
- 16 Kaj li ekparolis al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaŭ ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos.
- 17 Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataŭ li ekreĝis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo; ĉar li ne havis filon.
- 18 La cetera historio de Aĥazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗