역대상 8장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 역대상 (1 Chronicles) · 40절
- 1 De Benjamen naskiĝis: Bela, lia unuenaskito, Aŝbel, la dua, Aĥraĥ, la tria;
- 2 Noĥa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina.
- 3 La filoj de Bela estis: Adar, Gera, Abihud,
- 4 Abiŝua, Naaman, Aĥoaĥ,
- 5 Gera, Ŝefufan, kaj Ĥuram.
- 6 Jen estas la filoj de Ehud, kiuj estis ĉefoj de patrodomoj, kiuj loĝis en Geba kaj elmigris en Manaĥaton:
- 7 Naaman, Aĥija, Gera; ĉi tiu elmigrigis ilin, kaj li naskigis Uzan kaj Aĥiĥudon.
- 8 Ŝaĥaraim naskigis sur la kampoj de Moab, post kiam li forigis de si siajn edzinojn Ĥuŝim kaj Baara.
- 9 Li naskigis de sia edzino Ĥodeŝ: Jobabon, Cibjan, Meŝan, Malkamon,
- 10 Jeucon, Ŝoĥjan, kaj Mirman. Tio estis liaj filoj, ĉefoj de patrodomoj.
- 11 De Ĥuŝim li naskigis Abitubon kaj Elpaalon.
- 12 La filoj de Elpaal: Eber, Miŝeam, kaj Ŝemer; ĉi tiu konstruis Onon kaj Lodon kaj ĝiajn filinurbojn;
- 13 kaj Beria, kaj Ŝema. Ili estis la ĉefoj de patrodomoj de la loĝantoj de Ajalon; ili elpelis la loĝantojn de Gat.
- 14 Aĥjo, Ŝaŝak, Jeremot,
- 15 Zebadja, Arad, Eder,
- 16 Miĥael, Jiŝpa, kaj Joĥa estis la filoj de Beria.
- 17 Zebadja, Meŝulam, Ĥizki, Ĥeber,
- 18 Jiŝmeraj, Jizlia, kaj Jobab estis la filoj de Elpaal.
- 19 Jakim, Ziĥri, Zabdi,
- 20 Elienaj, Ciltaj, Eliel,
- 21 Adaja, Beraja, kaj Ŝimrat estis la filoj de Ŝimei.
- 22 Jiŝpan, Eber, Eliel,
- 23 Abdon, Ziĥri, Ĥanan,
- 24 Ĥananja, Elam, Antotija,
- 25 Jifdeja, kaj Penuel estis la filoj de Ŝaŝak.
- 26 Ŝamŝeraj, Ŝeĥarja, Atalja,
- 27 Jaareŝja, Elija, kaj Ziĥri estis la filoj de Jeroĥam.
- 28 Tio estis la ĉefoj de patrodomoj, ĉefoj laŭ siaj generacioj; ili loĝis en Jerusalem.
- 29 En Gibeon loĝis: la fondinto de Gibeon-la nomo de lia edzino estis Maaĥa-
- 30 kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kiŝ, Baal, Nadab,
- 31 Gedor, Aĥjo, kaj Zeĥer.
- 32 Miklot naskigis Ŝiman. Ankaŭ ili apud siaj fratoj enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj.
- 33 Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon.
- 34 La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Miĥan.
- 35 La filoj de Miĥa estis Piton, Meleĥ, Taarea, kaj Aĥaz.
- 36 Aĥaz naskigis Jehoadan; Jehoada naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan.
- 37 Moca naskigis Binean; lia filo estis Rafa, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel.
- 38 Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj: Azrikam, Boĥru, Iŝmael, Ŝearja, Obadja, kaj Ĥanan. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Acel.
- 39 La filoj de lia frato Eŝek: lia unuenaskito estis Ulam, la dua estis Jeuŝ, kaj la tria estis Elifelet.
- 40 La filoj de Ulam estis kuraĝaj militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj: cent kvindek. Ĉiuj ĉi tiuj estis el la Benjamenidoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗