아모스 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 아모스 (Amos) · 27절
- 1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.
- 2 Falis kaj ne releviĝos la virgulino de Izrael; ŝi estas ĵetita sur la teron, kaj neniu ŝin restarigos.
- 3 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.
- 4 Ĉar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael: Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.
- 5 Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-Ŝeba; ĉar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El fariĝos senvalora.
- 6 Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.
- 7 La juĝon vi faras vermuto, kaj la veron vi ĵetas sur la teron.
- 8 Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
- 9 Li sendas malfeliĉon sur fortulon, kaj malfeliĉo trafas urbon fortikigitan.
- 10 Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestaĵon.
- 11 Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj ŝtonoj, sed vi ne loĝos en ili; vi plantos ĉarmajn vinberĝardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.
- 12 Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj: vi premas virtulon, vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego.
- 13 Tial la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona.
- 14 Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
- 15 Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.
- 16 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro: Sur ĉiuj placoj estos plorado, sur ĉiuj stratoj oni dirados: Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.
- 17 Kaj en ĉiuj vinberĝardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo.
- 18 Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi ĝin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.
- 19 Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aŭ li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.
- 20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.
- 21 Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.
- 22 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.
- 23 Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas aŭskulti.
- 24 Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.
- 25 Ĉu buĉoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?
- 26 Vi portis la tabernaklon de via Moleĥ, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.
- 27 Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗