아모스 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 아모스 (Amos) · 13절
- 1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malriĉulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj: Venu, ni drinku.
- 2 La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fiŝhokoj.
- 3 Kaj tra breĉoj vi eliros, ĉiu aparte, kaj estos ĵetitaj sur Harmonon, diras la Eternulo.
- 4 Iru en Bet-Elon, por peki, en Gilgalon, por multe krimi; alportu viajn oferojn ĉiumatene kaj vian dekonaĵon en ĉiu tria tago.
- 5 Incensu laŭdoferon el fermentaĵo, kriu pri memvolaj oferoj, aŭdigu pri ili; ĉar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
- 6 Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en ĉiuj viaj urboj kaj mankon de pano en ĉiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
- 7 Mi ankaŭ rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraŭ tri monatoj antaŭ la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis.
- 8 Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki sufiĉe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
- 9 Mi frapis vin per brulsekiĝo kaj velkiĝo de la greno; viajn multajn ĝardenojn, vinberĝardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formanĝis raŭpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
- 10 Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn ĉevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
- 11 Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi fariĝis kiel brulanta ŝtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
- 12 Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj ĉar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael.
- 13 Ĉar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion ĉi tiu intencas; Li faras la ĉielruĝon kaj la nebulon; Li iras sur la altaĵoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗