아가 2장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 아가 (Song of Songs) · 17절
- 1 Mi estas la lilio de Ŝaron, La rozo de la valoj.
- 2 Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.
- 3 Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
- 4 Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo.
- 5 Plifortigu min per vinberkuko, Refreŝigu min per pomsuko; Ĉar mi estas malsana de amo.
- 6 Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra ĉirkaŭprenu min.
- 7 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.
- 8 Ho, jen estas la voĉo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altaĵoj.
- 9 Mia amato similas al gazelo aŭ al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante ĉe la krado.
- 10 Mia amato vokas, li parolas al mi: Leviĝu, mia amatino, mia belulino, ho venu;
- 11 Ĉar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;
- 12 La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la voĉo de la turto jam aŭdiĝas en nia lando;
- 13 La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Leviĝu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.
- 14 Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo, Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon; Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela.
- 15 Kaptu al ni la ŝakalojn, la malgrandajn ŝakalojn, La detruantojn de la vinberĝardenoj, Kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas.
- 16 Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu paŝtas inter la rozoj.
- 17 Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similiĝu al gazelo aŭ al cervo Sur la montoj de aromaĵoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗