아가 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 아가 (Song of Songs) · 17절
- 1 Alta kanto de Salomono.
- 2 Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! Ĉar via amo estas pli bona, ol vino.
- 3 Ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! Via nomo similas al elverŝita oleo; Tial la fraŭlinoj amas vin.
- 4 Altiru min; ni postkuros vin. La reĝo envenigu min en siajn ĉambrojn; Ho, ni ĝojos kaj gajiĝos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.
- 5 Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.
- 6 Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraŭ mi; Ili faris min gardistino de la vinberĝardenoj; Mian propran vinberĝardenon mi ne gardis.
- 7 Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi paŝtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino Ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj?
- 8 Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la paŝojn de la ŝafaro, Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj.
- 9 Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.
- 10 Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la laĉoj de perloj.
- 11 Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun arĝentaj enkrustaĵoj.
- 12 Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo, Mia nardo bonodoras.
- 13 Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato.
- 14 Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinberĝardenoj de En-Gedi.
- 15 Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel ĉe kolomboj.
- 16 Ho, vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma; Nia lito estas kiel freŝaj herboj;
- 17 La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj ĉevronoj estas abiaj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗