시편 132편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 18절
- 1 Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;
- 2 Ke li ĵuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
- 3 Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;
- 4 Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj,
- 5 Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, Loĝejon por la Potenculo de Jakob.
- 6 Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; Ni ĝin trovis sur arbara kampo.
- 7 Ni iru en Lian loĝejon, Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.
- 8 Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.
- 9 Viaj pastroj vestiĝu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.
- 10 Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.
- 11 La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
- 12 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.
- 13 Ĉar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
- 14 Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.
- 15 Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
- 16 Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.
- 17 Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.
- 18 Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗