빌레몬서 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 빌레몬서 (Philemon) · 25절
- 1 Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,
- 2 kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arĥipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo:
- 3 Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
- 4 Mi ĉiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj preĝoj,
- 5 aŭdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj;
- 6 por ke la partoprenado en via fido fariĝu energia per la sciigo de ĉiu bonaĵo, kiu estas en vi, por Kristo.
- 7 Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia.
- 8 Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena,
- 9 tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo;
- 10 mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo,
- 11 kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi;
- 12 mi ĵus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron;
- 13 lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataŭ vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio;
- 14 sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola.
- 15 Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam;
- 16 jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.
- 17 Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem.
- 18 Se tamen li faris ian malhonestaĵon, aŭ ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;
- 19 mi, Paŭlo, skribas per mia propra mano, mi ĝin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte ŝuldas al mi eĉ vin mem.
- 20 Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refreŝigu mian koron en Kristo.
- 21 Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras.
- 22 Sed krom tio pretigu por mi gastoĉambron; ĉar mi esperas, ke mi, laŭ viaj preĝoj, estos donita al vi.
- 23 Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo,
- 24 Marko, Aristarĥo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.
- 25 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗