민수기 23장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 민수기 (Numbers) · 30절
- 1 Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
- 2 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
- 3 Kaj Bileam diris al Balak: Staru ĉe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altaĵon.
- 4 Kaj Dio renkontiĝis al Bileam, kaj ĉi tiu diris al Li: La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
- 5 Kaj la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel.
- 6 Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras ĉe sia brulofero, li kaj ĉiuj ĉefoj de Moab.
- 7 Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Reĝo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraŭ Izrael.
- 8 Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?
- 9 De la supro de rokoj mi vidas lin, Kaj de altaĵoj mi rigardas lin; Jen la popolo loĝas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj.
- 10 Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!
- 11 Tiam Balak diris al Bileam: Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.
- 12 Kaj li respondis kaj diris: Ĉu ne tion, kion la Eternulo metas en mian buŝon, mi devas precize diri?
- 13 Kaj Balak diris al li: Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie.
- 14 Kaj li prenis lin sur la kampon de ĉirkaŭrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virŝafo sur ĉiu altaro.
- 15 Kaj li diris al Balak: Staru ĉi tie ĉe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien.
- 16 Kaj la Eternulo renkontiĝis al Bileam kaj metis vorton en lian buŝon, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel.
- 17 Kaj li venis al li, kaj jen li staras ĉe sia brulofero, kaj kun li la ĉefoj de Moab. Kaj Balak diris al li: Kion parolis la Eternulo?
- 18 Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: Leviĝu, Balak, kaj aŭskultu; Atentu min, filo de Cipor.
- 19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?
- 20 Jen beno estas komisiita al mi; Li benas, kaj mi ne povas tion ŝanĝi.
- 21 Li ne vidis pekon ĉe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon ĉe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj reĝa aklamado estas ĉe li.
- 22 Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo.
- 23 Ĉar ne ekzistas sorĉado en Jakob, Nek aŭgurado en Izrael; Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.
- 24 Jen la popolo stariĝas kiel leonino Kaj leviĝas kiel leono; Ĝi ne kuŝiĝos, antaŭ ol ĝi manĝos rabakiron Kaj antaŭ ol ĝi trinkos sangon de mortigitoj.
- 25 Kaj Balak diris al Bileam: Nek per malbeno malbenu ilin, nek per beno benu ilin.
- 26 Sed Bileam respondis kaj diris al Balak: Ĉu mi ne diris al vi, ke ĉion, kion diros la Eternulo, tion mi faros?
- 27 Kaj Balak diris al Bileam: Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble plaĉos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie.
- 28 Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto.
- 29 Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
- 30 Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗