미가 7장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 미가 (Micah) · 20절
- 1 Ho ve al mi! ĉar mi fariĝis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restaĵo de vinberoj, kiu ne trovas beron manĝeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.
- 2 Malaperis piuloj en la lando, kaj ne troviĝas justulo inter la homoj; ĉiuj insidas, por verŝi sangon, unu la alian ĉasas, por pereigi lin.
- 3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la juĝisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.
- 4 La plej bona inter ili estas kiel dornarbetaĵo, la justulo estas kiel pikaĵa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.
- 5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraŭ tiu, kiu kuŝas ĉe via brusto, gardu la aperturon de via buŝo;
- 6 ĉar filo malhonoras patron, filino batalas kontraŭ sia patrino, bofilino kontraŭ sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.
- 7 Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min aŭskultos.
- 8 Ne ĝoju pri mi, mia malamikino: kvankam mi falis, mi releviĝos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi.
- 9 La koleron de la Eternulo mi portos, ĉar mi pekis antaŭ Li, ĝis Li esploros mian aferon kaj faros juĝon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon.
- 10 Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto ŝin kovros pro tio, ke ŝi diris al mi: Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj ŝin rigardos tiam, kiam ŝi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.
- 11 En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la leĝo disvastiĝos malproksime.
- 12 En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo ĝis la Rivero, de maro ĝis maro, kaj de monto ĝis monto.
- 13 La lando estos dezerta pro ĝiaj loĝantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.
- 14 Paŝtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan ŝafaron, kiu loĝas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili paŝtiĝu en Baŝan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.
- 15 Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindaĵojn.
- 16 La nacioj vidos kaj hontos, malgraŭ ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la buŝon, iliaj oreloj surdiĝos.
- 17 Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampaĵoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kaŝejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.
- 18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas bonfari?
- 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn.
- 20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi ĵuris al niaj patroj en la tempo antikva.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗