나훔 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 나훔 (Nahum) · 15절
- 1 Profetaĵo pri Nineve, libro de vizio de Naĥum, la Elkoŝano.
- 2 La Eternulo estas Dio severa kaj venĝanta; la Eternulo estas venĝanto kaj koleranto; la Eternulo venĝas al Siaj malamikoj kaj ne forgesas pri Siaj kontraŭuloj.
- 3 La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaŭ Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.
- 4 Kiam Li ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas ĝin, kaj ĉiujn riverojn Li senakvigas; malgajiĝas Baŝan kaj Karmel, kaj velkas ĉio, kio floras sur Lebanon.
- 5 La montoj tremas antaŭ Li, la montetoj disfandiĝas; skuiĝas antaŭ Li la tero, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
- 6 Kiu povas kontraŭstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disverŝiĝas kiel fajro; la rokoj disfalas antaŭ Li.
- 7 La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfeliĉo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.
- 8 Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.
- 9 Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfeliĉo ne bezonas veni duafoje.
- 10 Ĉar, interplektiĝinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo.
- 11 El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraŭ la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.
- 12 Tiele diras la Eternulo: Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.
- 13 Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi disŝiros viajn ligilojn.
- 14 Sed pri vi la Eternulo decidis: Ne plu restos semo portanta vian nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi fariĝis senvalora.
- 15 Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn promesojn; ĉar ne plu iros tra vi la sentaŭgulo; li estas tute ekstermita.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗