마가복음 16장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마가복음 (Mark) · 20절
- 1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin.
- 2 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis.
- 3 Kaj ili diris inter si: Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo?
- 4 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; ĉar ĝi estis tre granda.
- 5 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.
- 6 Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin!
- 7 Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.
- 8 Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis.
- 9 Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn.
- 10 Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris.
- 11 Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita de ŝi, ili ne kredis.
- 12 Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon.
- 13 Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis.
- 14 Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan.
- 15 Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo.
- 16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.
- 17 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;
- 18 ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.
- 19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio.
- 20 Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗