마가복음 15장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마가복음 (Mark) · 47절
- 1 Tuj matene la ĉefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliaĝuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.
- 2 Kaj Pilato demandis lin: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li: Vi diras.
- 3 Kaj la ĉefpastroj multe lin akuzis.
- 4 Kaj Pilato denove lin demandis: Ĉu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas.
- 5 Sed Jesuo ankoraŭ nenion respondis, tiel ke Pilato miris.
- 6 Ĉe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis.
- 7 Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon.
- 8 Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili.
- 9 Kaj Pilato respondis al ili, dirante: Ĉu vi volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj?
- 10 Ĉar li eksciis, ke pro envio la ĉefpastroj transdonis lin.
- 11 Sed la ĉefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason.
- 12 Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili: Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj?
- 13 Kaj ili denove ekkriis: Krucumu lin.
- 14 Kaj Pilato diris al ili: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis: Krucumu lin.
- 15 Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.
- 16 Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton.
- 17 Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li;
- 18 kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj!
- 19 Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li.
- 20 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.
- 21 Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon.
- 22 Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.
- 23 Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin.
- 24 Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu.
- 25 Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.
- 26 Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA JUDOJ.
- 27 Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li.
- 28 Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.
- 29 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante: Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj,
- 30 savu vin, deirante de la kruco.
- 31 Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris: Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.
- 32 La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.
- 33 Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.
- 34 Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
- 35 Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte, diris: Jen li vokas Elijan.
- 36 Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki, dirante: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin.
- 37 Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton.
- 38 Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre.
- 39 Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris: Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio.
- 40 Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;
- 41 kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.
- 42 Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato,
- 43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.
- 44 Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta.
- 45 Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon.
- 46 Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo.
- 47 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗