디모데전서 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 디모데전서 (1 Timothy) · 25절
- 1 Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn;
- 2 la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco.
- 3 Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj.
- 4 Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio.
- 5 Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj preĝoj nokte kaj tage.
- 6 Sed la voluptamanta, ankoraŭ vivante, malvivas.
- 7 Tion ankaŭ ordonu, por ke ili estu sen riproĉo.
- 8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.
- 9 Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro,
- 10 estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis ĉian bonfaradon.
- 11 Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; ĉar post kiam ili ekfariĝos luksemaj kontraŭ Kristo, ili deziras edziniĝi,
- 12 meritante kondamnon, ĉar ili vantigis sian unuan fidon.
- 13 Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaŭ babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenaĵojn.
- 14 Mi volas do, ke la pli junaj edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio;
- 15 ĉar kelkaj jam turniĝis flanken post Satano.
- 16 Se iu kredantino havas vidvinojn, ŝi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu ŝarĝata; por ke ĝi helpu la efektivajn vidvinojn.
- 17 La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado.
- 18 Ĉar la Skribo diras: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron.
- 19 Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj.
- 20 La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj ankaŭ timu.
- 21 Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco.
- 22 Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin ĉasta.
- 23 Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.
- 24 La pekoj de unuj estas evidentaj, antaŭirantaj al la juĝo; kaj aliajn homojn ili sekvas.
- 25 Tiel same ankaŭ ekzistas bonaj faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kaŝitaj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗