디모데전서 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 디모데전서 (1 Timothy) · 16절
- 1 Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,
- 2 per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero,
- 3 admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron.
- 4 Ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo,
- 5 ĉar ĝi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per preĝo.
- 6 Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis;
- 7 sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco;
- 8 ĉar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al ĉio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.
- 9 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto.
- 10 Ĉar por tio ni laboras kaj batalas, ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de ĉiuj homoj, precipe de la kredantoj.
- 11 Tion ordonu kaj instruu.
- 12 Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco.
- 13 Ĝis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon.
- 14 Ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro.
- 15 Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj.
- 16 Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗