골로새서 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 골로새서 (Colossians) · 25절
- 1 Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.
- 2 Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn.
- 3 Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio.
- 4 Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro.
- 5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;
- 6 pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;
- 7 en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili.
- 8 Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo;
- 9 ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,
- 10 kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis;
- 11 kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.
- 12 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;
- 13 reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru;
- 14 kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.
- 15 Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.
- 16 La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.
- 17 Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.
- 18 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.
- 19 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili.
- 20 Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro.
- 21 Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu.
- 22 Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;
- 23 kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,
- 24 sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo.
- 25 Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗