고린도후서 6장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 고린도후서 (2 Corinthians) · 18절
- 1 Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio
- 2 (ĉar Li diris: En tempo de favoro Mi aŭskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);
- 3 ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;
- 4 sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj,
- 5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,
- 6 en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,
- 7 en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre,
- 8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;
- 9 kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;
- 10 kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.
- 11 Nia buŝo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.
- 12 Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internaĵoj.
- 13 Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaŭ estu plivastigitaj.
- 14 Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas lumo kun mallumo?
- 15 Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?
- 16 Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
- 17 Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tuŝu malpuraĵon; Kaj Mi vin akceptos,
- 18 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗