고린도전서 16장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 고린도전서 (1 Corinthians) · 24절
- 1 Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru.
- 2 La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.
- 3 Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem;
- 4 kaj se konvenos, ke mi ankaŭ tien vojaĝu, ili vojaĝos kun mi.
- 5 Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos;
- 6 sed ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros, por ke vi antaŭen irigu min, kien mi veturos.
- 7 Ĉar mi ne volas vidi vin nun dumvojaĝe; ĉar mi esperas resti kelkan tempon ĉe vi, se la Sinjoro permesos.
- 8 Sed mi restos en Efeso ĝis Pentekosto;
- 9 ĉar pordo granda kaj efika malfermiĝis al mi, kaj estas multaj kontraŭstarantoj.
- 10 Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu ĉe vi sentime; ĉar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaŭ;
- 11 neniu do lin malestimu. Sed antaŭen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; ĉar mi atendas lin kun la fratoj.
- 12 Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.
- 13 Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu.
- 14 Ĉio via estu farata en amo.
- 15 Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke ĝi estas la unuaaĵo de la Aĥaja lando, kaj ke ili sin dediĉis al la servo de la sanktuloj),
- 16 ke vi ankaŭ submetiĝu al tiaj, kaj al ĉiu kunhelpanto kaj kunlaboranto.
- 17 Kaj mi ĝojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko, tial, ke vian mankaĵon ili plenigis.
- 18 Ĉar ili refreŝigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.
- 19 La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo.
- 20 Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.
- 21 La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano.
- 22 Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.
- 23 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
- 24 Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗