고린도전서 15장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 고린도전서 (1 Corinthians) · 58절
- 1 Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaŭ vi ricevis, en kiu ankaŭ vi staras,
- 2 per kiu vi saviĝis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi ĝin predikis al vi, krom se vi kredis vane.
- 3 Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj;
- 4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj;
- 5 kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du;
- 6 poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis;
- 7 poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj;
- 8 kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita.
- 9 Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.
- 10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
- 11 Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.
- 12 Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj?
- 13 Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis;
- 14 kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido.
- 15 Jes, kaj ni montriĝas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas.
- 16 Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis;
- 17 kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj.
- 18 Tiuokaze ankaŭ pereis la ekdormintoj en Kristo.
- 19 Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj.
- 20 Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj.
- 21 Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj.
- 22 Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.
- 23 Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno.
- 24 Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon.
- 25 Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn.
- 26 La lasta neniigota malamiko estas la morto.
- 27 Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li.
- 28 Kaj kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio.
- 29 Alie kion faros tiuj, kiuj baptiĝas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne releviĝas, kial do ili baptiĝas pro ili?
- 30 kial ni ankaŭ endanĝeriĝas ĉiun horon?
- 31 Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas ĉiutage.
- 32 Se laŭ homa maniero mi batalis kontraŭ bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne releviĝas, ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos.
- 33 Ne trompiĝu; Malbonaj kuniĝoj malbonigas bonajn morojn.
- 34 Malebriiĝu en justeco, kaj ne peku; ĉar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.
- 35 Sed iu diros: Kiel la mortintoj releviĝas? kaj kun kia korpo ili venas?
- 36 Ho malsaĝulo! tio, kion vi mem semas, ne viviĝas, se ĝi ne mortos;
- 37 kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aŭ de alia speco;
- 38 sed Dio donas al ĝi korpon, kiel Li volis, kaj al ĉiu semo ĝian propran korpon.
- 39 Ne ĉiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fiŝoj.
- 40 Ekzistas ankaŭ korpoj ĉielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la ĉielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.
- 41 Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; ĉar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.
- 42 Tia sama ankaŭ estas la releviĝo de la mortintoj. Ĝi estas semata en putreco, ĝi releviĝas en senputreco;
- 43 ĝi estas semata en malhonoro, ĝi releviĝas en gloro; ĝi estas semata en malforteco, ĝi releviĝas en potenco;
- 44 ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo.
- 45 Tiele ankaŭ estas skribite: La unua homo Adam fariĝis viva animo. La lasta Adam fariĝis viviganta spirito.
- 46 Tamen unua estas ne tio, kio estas laŭspirita, sed tio, kio estas laŭanima; poste tio, kio estas laŭspirita.
- 47 La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la ĉielo.
- 48 Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaŭ la elpolvuloj; kaj kia estas la elĉielulo, tiaj estas ankaŭ la elĉieluloj.
- 49 Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.
- 50 Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.
- 51 Jen mi sciigas al vi misteron: Ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos,
- 52 en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos.
- 53 Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon.
- 54 Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko.
- 55 Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?
- 56 La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo;
- 57 sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
- 58 Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗