고린도전서 13장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 고린도전서 (1 Corinthians) · 13절
- 1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
- 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
- 3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
- 4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
- 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
- 6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
- 7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
- 8 Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
- 9 Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;
- 10 sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.
- 11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.
- 12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.
- 13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗