고린도전서 12장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 고린도전서 (1 Corinthians) · 31절
- 1 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.
- 2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.
- 3 Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
- 4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
- 5 Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
- 6 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj.
- 7 Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.
- 8 Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito;
- 9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
- 10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
- 11 sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.
- 12 Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo.
- 13 Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.
- 14 Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.
- 15 Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.
- 16 Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo.
- 17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado?
- 18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis.
- 19 Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo?
- 20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.
- 21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas.
- 22 Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;
- 23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;
- 24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,
- 25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.
- 26 Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.
- 27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto.
- 28 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.
- 29 Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj?
- 30 ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas?
- 31 Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗