갈라디아서 6장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 갈라디아서 (Galatians) · 18절
- 1 Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.
- 2 Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.
- 3 Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas.
- 4 Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.
- 5 Ĉar ĉiu devas subteni sian propran portaĵon.
- 6 Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en ĉiuj bonaĵoj.
- 7 Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.
- 8 Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.
- 9 Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos.
- 10 Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.
- 11 Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane.
- 12 Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidiĝi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo.
- 13 Ĉar eĉ tiuj mem, kiuj cirkumcidiĝas, ne observas la leĝon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidiĝu, por ke ili fanfaronu pri via karno.
- 14 Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.
- 15 Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo.
- 16 Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio.
- 17 De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.
- 18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗