갈라디아서 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 갈라디아서 (Galatians) · 26절
- 1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.
- 2 Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos.
- 3 Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon.
- 4 Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco.
- 5 Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.
- 6 Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.
- 7 Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron?
- 8 Ĉi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas.
- 9 Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason.
- 10 Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran juĝon, kiu ajn li estas.
- 11 Sed mi, fratoj, se mi ankoraŭ predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraŭ persekutata? tiuokaze la falpuŝilo de la kruco estas formovita.
- 12 Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortranĉu.
- 13 Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.
- 14 Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- 15 Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.
- 16 Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos.
- 17 Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.
- 18 Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo.
- 19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo,
- 20 idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,
- 21 envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.
- 22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,
- 23 mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.
- 24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.
- 25 Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu.
- 26 Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗