히브리서 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 히브리서 (Hebrews) · 19절
- 1 Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon,
- 2 kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo.
- 3 Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto.
- 4 Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio.
- 5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota;
- 6 sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino.
- 7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
- 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
- 9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.
- 10 Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
- 11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
- 12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;
- 13 sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;
- 14 ĉar ni fariĝis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos firma ĝis la fino;
- 15 dum estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.
- 16 Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo?
- 17 Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?
- 18 Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj?
- 19 Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗