출애굽기 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 출애굽기 (Exodus) · 31절
- 1 Moseo respondis kaj diris: Sed se ili ne kredos al mi kaj ne aŭskultos mian voĉon, kaj se ili diros: Ne aperis al vi la Eternulo?
- 2 Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon.
- 3 Kaj Li diris: Ĵetu ĝin sur la teron. Kaj li ĵetis ĝin sur la teron, kaj ĝi fariĝis serpento; kaj Moseo forkuris de ĝi.
- 4 Sed la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon, kaj kaptu ĝin je ĝia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis ĝin, kaj ĝi fariĝis bastono en lia mano),
- 5 por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.
- 6 Kaj la Eternulo diris al li plue: Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo.
- 7 Kaj Li diris: Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin el sia sino, jen ĝi denove fariĝis kiel lia karno);
- 8 kaj se ili ne kredos al vi kaj ne aŭskultos la voĉon de la unua signo, ili kredos al la voĉo de la alia signo.
- 9 Kaj se ili ne kredos eĉ al ambaŭ tiuj signoj kaj ne aŭskultos vian voĉon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj verŝu ĝin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, fariĝos sango sur la seka tero.
- 10 Kaj Moseo diris al la Eternulo: Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon.
- 11 Kaj la Eternulo diris al li: Kiu faris buŝon al la homo? aŭ kiu faras muta aŭ surda aŭ vidanta aŭ blinda? ĉu ne Mi, la Eternulo?
- 12 Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli.
- 13 Kaj li diris: Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.
- 14 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Moseo, kaj Li diris: Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li eĉ iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekĝojos en sia koro.
- 15 Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian buŝon; kaj Mi estos kun via buŝo kaj kun lia buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.
- 16 Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via buŝo, kaj vi estos por li anstataŭ Dio.
- 17 Kaj ĉi tiun bastonon prenu en vian manon; per ĝi vi faros la signojn.
- 18 Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li: Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, ĉu ili vivas ankoraŭ. Kaj Jitro diris al Moseo: Iru en paco.
- 19 Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo: Iru, revenu Egiptujon; ĉar mortis ĉiuj homoj, kiuj volis vin mortigi.
- 20 Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon.
- 21 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, ĉiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaŭ Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.
- 22 Kaj vi diru al Faraono: Tiel diris la Eternulo: Mia filo unuenaskita estas Izrael;
- 23 kaj Mi diras al vi: Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.
- 24 Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;
- 25 sed Cipora prenis akran ŝtonon, kaj detranĉis la prepucion de sia filo kaj ektuŝis liajn piedojn, kaj diris: Sanga fianĉo vi estas por mi.
- 26 Tiam Li forlasis lin. Kaj ŝi diris: Sanga fianĉo per la cirkumcido.
- 27 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin ĉe la monto de Dio, kaj kisis lin.
- 28 Kaj Moseo diris al Aaron ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj ĉiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li.
- 29 Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis ĉiujn ĉefojn de la Izraelidoj.
- 30 Kaj Aaron diris ĉiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaŭ la popolo.
- 31 Kaj la popolo kredis. Kaj ili aŭdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili kliniĝis kaj faris adoron.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗