출애굽기 24장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 출애굽기 (Exodus) · 18절
- 1 Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.
- 2 Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li.
- 3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo ĉiujn vortojn de la Eternulo kaj ĉiujn leĝojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu voĉo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros.
- 4 Kaj Moseo skribis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kaj li leviĝis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laŭ la dek du triboj de Izrael.
- 5 Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj buĉis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn.
- 6 Moseo prenis duonon de la sango kaj enverŝis en pelvojn, kaj duonon de la sango li ŝprucigis sur la altaron.
- 7 Kaj li prenis la libron de la interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos.
- 8 Kaj Moseo prenis la sangon kaj ŝprucigis sur la popolon, kaj diris: Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri ĉiuj tiuj vortoj.
- 9 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael.
- 10 Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara.
- 11 Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis.
- 12 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi ŝtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin.
- 13 Kaj leviĝis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.
- 14 Kaj al la ĉefoj li diris: Restu ĉi tie, ĝis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj Ĥur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.
- 15 Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton.
- 16 Kaj la majesto de la Eternulo loĝis sur la monto Sinaj, kaj la nubo ĝin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo.
- 17 Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaŭ la okuloj de la Izraelidoj.
- 18 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗